Zendo estas nekutima ludo pri indukta logiko kaj intuicio, iasence luda versio de la scienca metodo por malkovri naturajn leĝojn, aŭ luda versio de trovado kaj solvado de eraroj en komputilaj programoj. Tamen oni tute ne devas esti profesia sciencisto aŭ programisto por ĝui Zendon! Oni nur bezonas ĝui solvi enigmojn.
Mi kaj mia fianĉino Anna bonŝancis ĉeesti la Internacian Junularan Festivalon (IJF) en Roncegno (Ronĉenjo), urbeto en la nordorienta montaro de Italujo, dum la unua semajno de Aprilo 2010.